Xi okazigis limigan kunvenon kun Putin en Zhongnanhai
Yu Publikigita: 2024-05-17 16:10:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis limigan kunvenon kun rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde en Zhongnanhai en Pekino, dum kiu ili profunde interŝanĝis opiniojn pri strategiaj demandoj de komuna zorgo.

Xi diris, ke la mondo spertas ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento kaj eniras novan periodon de turbuleco kaj transformiĝo, kaj ke fronte al la ŝanĝiĝema monda situacio kun malkvieto kaj tumulto, Ĉinio subtenis sian strategian decidon.

Li diris, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo venkis diversajn malfacilojn kaj defiojn, kaj klopodas antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon kaj ĉinan modernigon.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio kaj aliaj landoj por plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, gvidi tutmondan regadon en la ĝusta direkto, kune protekti internacian justecon kaj egalecon kaj antaŭenigi mondan pacon kaj komunan disvolviĝon.

Putin diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas nehaltigebla kaj ke neniu forto povas reteni la kreskadon kaj progreson de Ĉinio, kaj ke Rusio volas plibonigi kunlaboron kun Ĉinio kaj aliaj tutmondaj sudaj landoj por antaŭenigi internacian justecon kaj egalecon kaj klopodi por pli egala kaj multpolusa mondo .

La du ŝtatestroj havis profundan interŝanĝon de opinioj pri ukraina krizo.

Xi eksplikis la konsekvencan pozicion kaj klopodojn de Ĉinio por antaŭenigo de la politika solvado de la ukraina demando, emfazante, ke por trakti ajnan gravan demandon, necesas trakti ambaŭ simptomojn kaj la radikajn kaŭzojn kaj plani por la nuno kaj ankaŭ por la longa periodo.

Li diris, ke la kerno de la Tutmonda Sekureca Iniciato estas rekomendi la vizion de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco, kaj la fundamenta solvo al la ukraina demando estas antaŭenigi la starigon de nova ekvilibra, efika kaj daŭripova sekureca arkitekturo.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas okazigon de internacia packonferenco rekonita de Rusio kaj Ukrainio en taŭga tempo kun egala partopreno kaj justa diskuto de ĉiuj opcioj, por akceli fruan politikan solvadon de la ukraina demando, kaj Ĉinio volas plu ludi konstrueman rolon tiurilate.

Putin informis pri koncernaj opinioj kaj pozicioj de Rusio, dirante, ke Rusio aprezas la objektivan, justan kaj ekvilibran pozicion de Ĉinio pri la ukraina demando kaj bonvenigas Ĉinion plu ludi gravan kaj konstrueman rolon por la politika solvado de la demando. Li aldonis, ke Rusio klopodas solvi la ukrainan demandon per politikaj intertraktadoj kaj volas montri sincerecon kaj konservi striktan komunikadon kun Ĉinio tiurilate.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, ili havis multajn kunvenojn kaj ĉiu interŝanĝo estis sincera, profunda kaj fruktodona. Li diris: "Mi pretas resti en strikta kontakto kun prezidento Putin kaj labori kune por konduki la disvolviĝon de ĉina-rusaj rilatoj en la ĝusta direkto, gvidi la ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo por la nova epoko por atingi konstantan kaj daŭran progreson, alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj, kaj kontribui al sekureco kaj stabileco de la mondo."

Putin dankis Xi pro lia varma gastamo, dirante, ke li volas konservi striktan komunikadon kun Xi, efektivigi la gravan konsenton atingitan inter ili kaj certigi la plenan disvolviĝon de la rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree