Misuzo de dogano malutilas al Usono pli multe
Yu Publikigita: 2024-05-17 14:27:37

Post kiam la usona registaro anoncis la 14an de majo, ke ĝi efektivigos novajn aldonajn tarifojn al ĉinaj varoj, internacia publikopinio esprimis dubojn kaj kritikojn. Multaj amaskomunikiloj opinias, ke Usono, per daŭra politikigo de ekonomiaj kaj komercaj demandoj kaj rompado de ĉina-usonaj normalaj ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj, damaĝas la disvolviĝon de siaj rilataj industrioj kaj fine vundos la usonan ekonomion.

Tarifoj sur ĉinaj elektraj veturiloj estis plialtigitaj de 27,5% al 102,5% kaj sur sunaj ĉeloj de 25% al 50%. Ĉi-foje la usona registaro fokusiĝas al la novenergiaj industrioj. Lastatempe, pluraj usonaj altrangaj oficialuloj sensaciigis la tiel nomatan "troan produktkapablon" de la novenergiaj industrioj de Ĉinio, sed fakte tio estas nur trovi pretekston por la aldonaj tarifoj.

Pro rigoraj limigoj, elektraj veturiloj, litiaj baterioj kaj blatoj de Ĉinio ne povas grandskale eniri la usonan merkaton. Statistikoj montras, ke en 2023, Ĉinio eksportis nur ĉirkaŭ 10 000 elektrajn veturilojn al Usono, kio okupas malpli ol 1% de totala eksportado. En la unua trimestro de 2024, la cifero atingis malpli ol 2 000. Iuj raportoj rimarkis, ke ĉi tiuj ĉinaj industrioj ne dependas de la usona merkato kaj ke pliaj usonaj tarifoj ne havas esencan influon sur ĉinajn kompaniojn.

Sed kial la usona registaro plue altigis la tarifojn? Laŭ analizantoj, estas du eblaj kialoj malantaŭ ĉi tio: unuflanke, usonaj politikistoj devas adopti komercan protekton por subpremi la avantaĝajn industriojn de Ĉinio por ke Usono restu ĉe la avangardo de la tutmonda industria ĉeno, kaj aliflanke, tio estas pli ol "politika spektaklo". La registaro de Biden lanĉis la "doganan militon" kontraŭ Ĉinio en ĉi tiu tempo ĉefe pro enlandaj politikaj bezonoj, kun la celo montri necedeman sintenon al Ĉinio pri ekonomiaj demandoj, pri kiuj zorgas la balotantoj en la balancaj ŝtatoj, por gajni pli da voĉoj.

Tamen la du esperoj de la registaro de Biden eble vaniĝos. De ekonomia perspektivo, estas apartaj kialoj por la malrapida disvolviĝo de novenergiaj veturiloj en Usono, inkluzive de grandaj produktokostoj kaj manko de ŝargstacioj kaj alia subtena infrastrukturo. Ankaŭ la strikoj de la usona aŭtomobila industrio en la dua duono de 2023 reflektas, ke la usona registaro tuŝas la interesojn de la tradicia aŭtomobila industrio per la disvolviĝo de novenergiaj veturiloj. Ĉi tiuj internaj simptomoj ne povas esti traktataj per enkonduko de aldonaj tarifoj.

Statistikoj montras, ke nun, 30% ĝis 51% de la komponentoj de enlandaj markoj de elektraj veturiloj en Usono venas de Ĉinio. Usonaj aŭtofabrikantoj ĝenerale zorgas, ke aldoni tarifojn al ĉinaj varoj plialtigos la fabrikadajn kostojn de elektraj veturiloj, pliigos la ŝarĝon al enlandaj konsumantoj kaj fine grave influos la transformiĝon kaj altgradigon de la usona aŭtomobila industrio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree