La 17an de majo, Ĉinio oficiale publikigis sian ekonomian agadon en aprilo. La aldonvaloro de la naciaj industriaj entreprenoj super landskalo pliiĝis je 6,7% kompare kun la sama periodo de la kuranta jaro, 2,2 elcentaj punktoj pli rapide ol la antaŭa monato; la indico pri atendo de produktado kaj funkcia aktiveco de entreprenoj daŭre estas en relative alta prospero gamo; industria komerca agado-indico estas en la prospera gamo dum 4 sinsekvaj monatoj. Serio da datumaj montras, ke la ekonomio de Ĉinio stabile funkcias, daŭrigas sian suprenan tendencon, kaj pozitivaj faktoroj amasiĝas.
Dum la ferioj de la Qingming (Klaro kaj Brilo) komence de aprilo, la nombro de enlandaj turismaj vojaĝoj kaj la vojaĝelspezoj de enlandaj turistoj pliiĝis je 11,5% kaj 12,7% respektive sur komparebla bazo kompare kun la sama periodo en 2019. Laŭ Bloomberg, tio estas la unua fojo post la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, ke la pokapa feria elspezo de ĉinaj turistoj superis tiun de 2019, indikante, ke la konsumo en la dua plej granda ekonomio de la mondo renormaliĝis.
Samtempe, la ekstera komerca agado de Ĉinio ankaŭ alportas varmon al la mondo. En aprilo, la importo kaj eksporto de Ĉinio kreskis je 8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro; la skalo de importo kaj eksporto de januaro ĝis aprilo atingis rekordon por la sama periodo en la historio; El la perspektivo de eksporto, la eksportaj avantaĝoj de mekanikaj kaj elektraj produktoj daŭre solidiĝas. Inter ili, la eksportkreskaj indicoj de integraj cirkvitoj kaj aŭtoj superis 20%, indikante, ke la interna strukturo de la ĉina ekonomio daŭre estas optimumigita. En tempo, kiam la tutmonda ekonomia renormliĝo estas malvigla, la importo kaj eksporto de Ĉinio montris pli grandan ol atenditan rezistemon, plifortigante la konfidon de eksterlandaj investantoj.
Nuntempe la ekstera medio fariĝas pli kompleksa, severa kaj necerta, kaj la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ankaŭ alfrontas kelkajn malfacilaĵojn kaj defiojn, inkluzive de nesufiĉa enlanda efika postulo kaj alta funkcia premo al entreprenoj. Tamen, kun antaŭaj klopodoj kaj efektiva efektivigo de makroekonomiaj politikoj, la ĉina ekonomio havas la kondiĉojn por daŭre firmigi sian suprenan tendencon kaj atingi sian tutjaran kreskcelon.