Wang Yi vizitas Taĝikion promesante subteni taĝikan ekonomion
Lucia Publikigita: 2024-05-19 17:03:04

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio aktive subtenos la disvolvajn strategiojn de Taĝikio kaj helpos la landon plibonigi sian ekonomion, dum renkontiĝo kun taĝika prezidento Emomali Rahmon sabate en Duŝanbeo.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, rememoris la ŝtatan viziton de Rahmon al Ĉinio por ĉeesti la Pintkonferencon de Ĉinio kaj Centra Azio pasintjare, dum kiu la du ŝtatestroj anoncis starigi la ĉin-taĝikian komunumon kun komuna estonteco havanta eternan amikecon, solidarecon, reciprokan subtenon kaj reciprokan profiton. Wang diris, ke tio fiksas klarajn celojn por disvolvo de dulandaj rilatoj kaj sendis pozitivan signalon al la du popoloj kaj la mondo.

Por pli da informoj:

https://news.cgtn.com/news/2024-05-19/Wang-Yi-visits-Tajikistan-pledges-to-support-Tajik-economy-1tIVze95y7u/p.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree