Ottelia acuminata revenis al Erhai-lago
Mirinda Publikigita: 2024-05-20 11:07:08

Ottelia acuminata estas rara akva planto ĉe la rando de pereo de Ĉinio kaj la “tuŝŝtono” de akvokvalito de la ekologia medio de lago Erhai de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi bezonas striktajn kondiĉojn por la akva medio, precipe por la travidebleco de la lago. 

Erhai estas la dua altebenaĵa lago de Yunnan. Ekde la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, sekve de multiĝo de loĝantoj kaj rapida disvolviĝo de turismo, polucia ŝarĝo sur la akvoj rapide multiĝis kaj ekologia medio rapide malpliboniĝis, la Ottelia acuminata tiam estis malfacile trovita. Por protekti la lagon, la urbo Dali praktikis inĝenieriaĵon por regi poluciaĵojn, konstruis ekologian galerion. Post senĉesa klopodo la akvokvalito de Erhai pliboniĝis kaj Ottelia acuminata denove aperis en la lago.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree