Li Qiang sendis gratulmesaĝon al ĉefministro de Orienta Timoro pri 22-a datreveno de fondiĝo de la lando
Ĝoja Publikigita: 2024-05-20 16:18:09

Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde sendis mesaĝon al, Xanana Gusmao, ĉefministro de Orienta Timoro gratulante la 22-an datrevenon de la fondiĝo de Orienta Timoro.

Li diris, ke Ĉinio kaj Orienta Timoro estas tradiciaj amikaj najbaraj landoj. Depost la starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 22 jaroj, la dulandaj rilatoj gajnis grandan progreson, reciproke utila kunlaboro kontinue profundiĝis, kio forte akcelis komunan disvolvon de la du landoj. Septembre de la pasinta jaro la du landaj starigis ampleksan strategian partnerecon, kio realigis historian salton de la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas man-en-mane marŝi plu kun la flanko de Orienta Timoro sur la moderniga vojaĝo, akceli la dulandajn rilatojn kontinue gajni novan kaj pli grandan progreson kaj efektive doni bonon al la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree