Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj respondis demandon pri morto de irana prezidento
Ĝoja Publikigita: 2024-05-20 19:43:21

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, lunde en regula gazetara konferenco, respondis demandon pri morto de irana prezidento Ebrahim Raisi en helikoptera akcidento.

Wang diris, ke prezidanto Xi Jinping jam sendis kondolencan mesaĝon al la irana unua vicprezidento Mohammad Mokhbe, kaj nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, li esprimas en la mesaĝo profundan kondolencon pri morto de prezidento Ebrahim Raisi en helikoptera akcidento, kaj sinceran simpation al la unua vicprezidento Mokhbe, familianoj kaj parencoj de prezidento Raisi kaj la iranaj registaro kaj popolo.

Wang diris, ke Ĉinio esprimas profundan kondolencon ankaŭ pri morto de irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amirabdollahian kaj elkoran simpation al familianoj kaj parencoj de la ministro.

Wang diris ankaŭ, ke post la akcidento la ĉina flanko esprimis zorgon kaj atenton al la irana flanko kaj volas daŭre doni ĉiun necesan subtenon kaj helpon al Irano.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree