Ĉina ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde esprimis kondolencon pri viktimiĝo de iranaj prezidento Ebrahim Raisi kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir-Abdollahian en helikoptera akcidento.
En gazetara konferenco kun kazaĥa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Murat Nurtleu en Astano, Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio , diris, ke Ĉinio esprimas sinceran kondolencon al iliaj familianoj, la iranaj registaro kaj popolo.