Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al José Manuel Ramos-Horta, prezidento de Orienta Timoro gratulante la 22-an datrevenon de la fondiĝo de Orienta Timoro.
Xi montris, ke en la lastaj 22 jaroj Orienta Timoro konservis stabilan disvolviĝon, akiris gravajn atingojn de la landa konstruado kaj aktive partoprenis en internaciaj kaj regionaj aferoj. Estas profunda tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Orienta Timoro, iliaj reciproke utilaj kunlaboroj gajnis gravajn fruktojn, precipe en la pasinta jaro la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon, kio komencis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj. “Mi alte atentas disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Orienta Timoro, volas klopodi kun s-ro prezidento por ke ampleksa strategia kunlaboro inter la du landoj kontinue marŝu sur novajn ŝtupojn kaj donu pli da favoroj al la du popoloj.”