Xi Jinping adresis kondolencon al irana unua vicprezidento Mokhber pri viktimiĝo de irana prezidento Raisi en helikoptera akcidento
CGTN Publikigita: 2024-05-20 19:36:47

La 20an de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis kondolencon al la irana unua vicprezidento Mohammad Mokhber pri tio, ke la irana prezidento Ebrahim Raisi malfeliĉe viktimiĝis en helikoptera akcidento. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi esprimis profundan funebron al la viktimo kaj sinceran simpation al la unua vicprezidento Mokhber, la familianoj de la prezidento Raisi kaj la iranaj registaro kaj pololo.

Xi diris, ke depost sia enoficiĝo Raisi faris gravajn kontribuaĵojn por konservi sekurecon kaj stabilecon de Irano kaj ankaŭ por solidigi kaj profundigi la kunlaboron de la ĉina-irana ampleksa strategia partnereco, ke lia malfeliĉa forpaso estas granda perdo por la irana popolo kaj rezultigis al la ĉina popolo perdi bonan amikon, kaj ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo alte ŝatas la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Irano, kaj kredeble, ke kun dupartia komuna klopodo la ĉina-irana ampleksa strategia partnereco certe estas pli kaj pli solidigita kaj disvolvita.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree