Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde diris, ke Ĉinio oponas kontraŭ neleĝaj unuflankaj sankcioj kontraŭ Belorusio fare de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj.
Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum kunveno de Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio.
Wang diris, ke Ĉinio subtenas la belorusan popolon persisti en disvolva vojo elektita de la popolo mem kaj oponas kontraŭ interveno de eksteraj fortoj en belorusajn internajn aferojn.