Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj refutas “gratulon” de usona ŝtatsekretario al tajvana gvidanto
CGTN Publikigita: 2024-05-21 20:42:32

Pri tio, ke la usona ŝtatsekretario Antony Blinken esprimis "gratulon" al William Lai, la gvidanto de la tajvana regiono, la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Afero Wang Wenbin diris en la regula gazetara konferenco de la 21a de majo, ke la usona faro grave malobservis la politikan promeson faritan de Usono mem, laŭ kiu Usono konservas rilatojn kun la tajvana regiono nur flanke de kulturo, komerco kaj aliaj neoficialaj sektoroj, kaj urĝis, ke Usono efektive ne prenu Tajvanon kiel instrumenton por reteni Ĉinion kaj ĉesigu malfortigon de la principo de unu Ĉinio.

"La faro de Usono serioze malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn por Ĉinio kaj Usono kaj la politikan promeson faritan de Usono mem, laŭ kiu Usono konservas rilatojn kun la tajvana regiono nur flanke de kulturo, komerco kaj aliaj neoficialaj sektoroj, kaj per tio Usono eligis gravan eraran signalon al la skismaj fortoj de 'tajvana sendependeco'." diris Wang Wenbin.

Wang emfazis, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, kaj Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio, ke la problemo pri Tajvano estas la kerno el la kernaj interesoj de Ĉinio kaj la unua netrapasebla ruĝa kordono pro la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj ke Ĉinio konsekvence protestas kontraŭ ajnforma oficiala kontakto de Usono kun Tajvano kaj kontraŭ ajnforma kaj ajnpreteksta interveno fare de Usono en tajvanajn aferojn.

Wang diris, ke "tajvana sendependeco" estas morta vojo, kaj instigo al subteno de "tajvana sendependeco" estas destinita fiaski. Interveno de iu ajn ekstera forto ne povas malhelpi la historian tendencon de unuiĝo de Ĉinio, kaj iu ajn defio al la principo de unu Ĉinio kaj iu ajn damaĝo al la suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio nepre estos rezolute kaj forte rebatata.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree