Xi Jinping sendas gratulmesaĝon al ĉadia nove elektita prezidento
CMG Publikigita: 2024-05-21 20:43:59

La 20an de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Mahamat Idriss Deby Itno, gratulante lin pri ties elektiĝo kiel prezidento de Ĉadio.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉadio konservis bonan disvolvadon, ilia politika interkonfido estis konstante profundigita, ilia kunlaboro en diversaj kampoj stabile antaŭeniĝis, kaj ilia internacia kunlaboro iĝis pli intima.

Xi diris, ke li metas atenton sur la disvolvon de la ĉina-ĉadia rilateco kaj volas kune kun la ĉadia prezidento plifortigi reciprokan subtenon, akceli amikecan kunlaboron, kaj fari bonojn al la du popoloj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree