Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde diris, ke la principo de unu Ĉinio estas bazo de paco tra la Tajvana Markolo.
Li faris la rimarkojn dum kunveno de Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Astano, li ankaŭ eksplikis solenan starpunkton de Ĉinio pri ekservo de nova gvidanto de tajvana regiono.
Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la principo de unu Ĉinio devas ne esti malobservita.