Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe sendis gratulon al Gordana Siljanovska-Davkova pro ŝia enoficiĝo kiel prezidento de Norda Makedonio.
En sia mesaĝo Xi diris, ke Ĉinio kaj Norda Makedonio ĝuas profundan tradician amikecon. Li aldonis, ke en la pasintaj jaroj pragmata kunlaboro inter la du landoj faris solidan progreson kaj donis bonon al la du popoloj.
Xi diris, ke li alte atentas disvolvon de la dulandaj rilatoj kaj pretas labori kun s-ino prezidento de Norda Makedonio por profundigi reciprokan konfidon, plivastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj altigi la rilatojn de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Norda Makedonio sur novan nivelon.