Xi Jinping sendis mesaĝon al 14-a Turisma Altranga Dialogo inter Ĉinio kaj Usono
Ĝoja Publikigita: 2024-05-22 17:57:24

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al malfermo de la 14-a Turisma Altranga Dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

Xi montris, ke la kuranta jaro estas la 45-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Estas la popoloj, kiuj akvumis la rilatojn, malfermis la pordon de la rilatoj kaj skribis rakontojn de la rilatoj, kompreneble la estonton de la rilatoj certe komune kreos la dulandaj popoloj.

Li esperis, ke dulandaj diversaj rondoj per la altranga dialogo kiel oportuno profundigos interŝanĝojn, kolektos komunajn konojn, aktive agos, per turismo proksimigos kontaktojn de personoj kaj per kulturaj interŝanĝoj daŭrigos amikecon de Ĉinio kaj Usono, kaj fine atingos la "deziron celitan en San-Francisko".

Tiutage malfermiĝis la 14-a Turisma Altranga Dialogo inter Ĉinio kaj Usono en Xi'an, ĉefurbo de provinco Shaan'xi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree