Norvegio, Irlando kaj Hispanio marde anoncis agnoskon de Palestina Ŝtato.
Norvega ĉefministro Jonas Gahr Støre kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Espen Barth Eide anoncis agnoski Palestinan Ŝtaton en gazetara konferenco tiutage. Jonas Gahr Støre diris, ke validiĝos la agnosko la 28-an de majo.
Hispana ĉefministro Pedro Sanchez tiutage anoncis, ke Hispanio agnoskos Palestinan Ŝtaton la 28-an de majo.
Marde ankaŭ Irlanda ĉefministro Simon Harris diris, ke Irlando agnoskos Palestinan Ŝtaton.