Malgraŭ kroĉiĝo de Tajvano al Usono neskueblas la principo de unu Ĉinio
CMG Publikigita: 2024-05-22 19:57:05

Antaŭ nelonge, William Lai, sin nomanta "pragmata laboranto de tajvana sendependeco", enoficiĝis kiel gvidanto de la tajvana regiono de Ĉinio. En la parolado de enoficiĝo li malkaŝe proklamis, ke la du bordoj de la Tajvana Markolo "ne apartenas unu al la alia". Kaj krome li bruegis pri "milita minaco" far la ĉeftero, intence daŭrigante "sendependigi Tajvanon per eksteraj fortoj" kaj "sendependigi Tajvanon per armiloj". Samtempe kun tio, Antony Blinken, la usona ŝtatsekretario, esprimis gratulon al William Lai ĉe ties enposteniĝo, kaj cetere, Usono eĉ sendis personojn al la enoficiĝa ceremonio. Tio estas plej nova prezentado de koluzio kune farita de Usono kaj Tajvano kontraŭ la principo de unu Ĉinio. Tamen, kiel ajn ili penas, ne estas skuebla tiu principo de unu Ĉinio, kiu jam estas ĝenerale rekonita de la internacia komunumo.

Tajvano estas parto de Ĉinio. En kia ajn okazo, ĉu en regioneca elektado, aŭ ĉu en ŝanĝiĝo de regione regantaj aŭtoritatoj, tajvanaj aferoj absolute apartenas al internaj aferoj de Ĉinio. En sia enoficiĝa parolado William Lai publike disvastigis "dulandan koncepton", t.e. klopode "kunligi" Tajvanon al la mondo, kun ĉiuj eblaj rimedoj "internaciigi la problemon pri Tajvano", konduki eksterajn fortojn en la sferon de la Tajvana Markolo, kaj atingi "sendependecon" per fremdaj fortoj kaj armiloj. La kuniĝo de Usono kun Tajvano estas vera minaco al la paco kaj stabileco de la Tajvana Markolo.

La problemo pri Tajvano estas kerno el la kernaj interesoj de Ĉinio kaj la unua ruĝa kordono de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Pro tio Usono estas klara. Dum la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en San-Francisko novembre de la pasinta jaro usona gvidanto eksplicite diris, ke li ne subtenas "tajvanan sendependecon". Aprile de la kuranta jaroj, kiam la ŝtatestroj telefone interparolis, Usono denove asertis, ke ĝi sekvas la principon de unu Ĉinio. Evidente, nu, Usono tion diris, sed alion faris.

Oni povas vidi, ke en la pasintaj ok jaroj Tajvano jam perdis siajn dek tielnomatajn "landojn, kiuj havis kun ĝi diplomatiajn rilatojn". Kiel ajn Tajvano kroĉiĝas al Usono, sed do neŝanĝiĝos la fakto, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, kaj ke Tajvano estas parto de Ĉinio. Sume en la mondo ekzistas 183 landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj tio pruvas, ke la principo de unu Ĉinio estas ĝenerale rekonita ĉie en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree