Opinisondo de CGTN: 90,21% de la enketitoj kondamnas la danĝerajn rimarkojn de tajvana gvidanto
CMG Publikigita: 2024-05-22 21:51:46

La 20an de majo la tajvana gvidanto senskrupule bruegis pri "tajvana sendependeco", kio altiris altan atenton de la internacia komunumo. Laŭ rezulto de tergloba enreta enketo de CGTN, preskaŭ 90 elcentoj de la respondantoj firme subtenas la principon de unu Ĉinio kaj rezolute oponas kontraŭ separatistoj de "tajvana sendependeco".

La ĉeftero kaj Tajvano ambaŭ apartenas al unu Ĉinio. Tajvano estas nedisigebla parto de ĉina teritorio. La internacia komunumo jam delonge atingis la konkludon pri tio. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en rezolucio 2758 difinis, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, kaj ke Tajvano estas parto de Ĉinio. En la enketo 86,53% de la respondantoj opinias, ke, kiel ajn politiko ŝanĝiĝas en Tajvano, ne ŝanĝiĝas la historia kaj jura fakto, ke la du bordoj de la Tajvana Markolo ambaŭ apartenas al unu Ĉinio, kaj ke la mondo solide subtenas la principon de unu Ĉinio.

Tajvano estas de Ĉinio, kaj la problemo pri Tajvano estas interna afero de Ĉinio kaj estas malpermesita al eksteraj fortoj interveni. En la enketo 90,21% de la respondantoj forte kondamnas la danĝerajn rimarkojn faritajn de tajvana gvidanto, montrante ke tajvana estonteco povos esti nur determinita de pli ol 1,4 duilionoj da ĉinoj, inkluzive de samlandanoj en Tajvano.

Tiu ĉi enketo, publikigita de CGTN en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj, ricevis respondojn el 11 645 personoj en 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree