Wang Yi: Disigaj agoj de "tajvana sendependeco" estas plej grandaj damaĝaj elementoj de paco tra Tajvana Markolo
Ĝoja Publikigita: 2024-05-22 17:58:34

Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj kaj membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio marde eksplikis solenan ĉinan starpunkton pri la tajvana demando en sia parolado dum la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Wang diris, ke la tajvana demando estas kerno de kernaj interesoj de Ĉinio kaj disigaj agoj de "tajvana sendependeco" estas la plej grandaj damaĝaj elementoj de paco tra la Tajvana Markolo. Por protekti suverenecon kaj teritorian integrecon de diversaj landoj, membrolandoj de la ŜKO laŭ bazaj principoj de internaciaj rilatoj firme observas la principon de unu Ĉinio, kion Ĉinio laŭdas. Ĉinio kredas, ke ŜKO kaj la membrolandoj daŭre subtenos la justan aferon de la ĉina popolo oponi kontraŭ disigaj agoj de "tajvana sendependeco" kaj klopodi por landa reunuigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree