Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), inspektis Rizhao, urbon en la orienta ĉina provinco Shandong merkrede posttagmeze.
Li vizitis sinsekve Rizhao-an Havenon kaj marbordan verdan vojon por informiĝi pri progreso de la loko en akcelado de inteligentigo kaj verdigo de haveno, plivastigo de malfermo, fortigo de ekologia protekto kaj restaŭro de marborda linio kaj plibonigo de popola vivo.