William Lai nepre estos najlita al historia hontofosto
CMG Publikigita: 2024-05-23 20:32:51

De la 23a ĝis la 24a de majo la Komandejo de Orienta Batelejo  organizas la operacojn de la Ĉina Popola Liberiga Armeo ĉirkaŭ la insulo Tajvano, kun la nomo “Kuna Glavo – 2024A”, en kiuj partoprenas armeoj tera, mara, aera kaj raketa, el la tereno. Ĉefaj celoj de tiuj ĉi operacoj estas mara kaj aera kuna patrolado, komuna agado por preni sintezan regadon de batalejo, kombinita atakado al ĉefaj objektivoj, proksima patrolado de militaj ŝipoj kaj aviadiloj ĉirkaŭ la insulo, kuna moviĝado ene kaj ekstere de la insulĉeno, kaj kontrolado de la batala kapablo de la kombinitaj armeoj. Tio estas justaĵo de Ĉinio, t.e. defendi la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon; tio estas forta puno al la separatistoj de "tajvana sendependeco"; kaj tio estas serioza averto al la eksteraj fortoj, kiuj faris defion kaj intervenon.

La parolado de la 20a de majo de William Lai, gvidanto de la tajvana regiono, kiel “pragmata laboranto de tajvana sendependeco”, estas ja komplekta "konfeso pri tajvana sendependeco", kaj tio grave defias la principon de unu Ĉinio, serioze detruas la pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo. Tio estas ekstreme danĝera. El kia ajn angulo, la reago de la ĉeftero estas justa kaj necesa.

En la tuta parolado li nomis "Ĉinion" ĉeftero, sed Tajvanon "ŝtato". Li energie bruegis pri "sendependeco de suvereneco", "la du bordoj ne apartenas unu al la alia" kaj "tajvanaj loĝantoj havas memdecidon", provante anstataŭigi dubordan rilatecon per duŝtata rilateco. En sia parolado William Lai rekte malkaŝis sian intencon, t.e. "sendependigi Tajvanon". Tio estas ne sole danĝera, sed krome freneza, eĉ ege radikala.

Sed, kiel ajn William Lai faris ornamadon, li neniel povas kovri la fakton: kolporti la teorion pri "du ŝtatoj"; kian ajn pretekston li prenis, li neniel povas kaŝi la grandan damaĝon, kiun li faris al la paco de la Tajvana Markolo; kiel ajn li ludis vortojn, li neniel povas vuali la esencon, ke li estas perfidulo de plejparta amaso en la insulo kaj detruanto de paco kaj stabilecon en Tajvano.

Tajvano estas de Ĉinio, kaj ĉiuj samlandanoj tra la du bordoj apartenas al la ĉina nacio. La ĉeftero jam delonge diris: nepre doni reagon kaj nepre doni punon. Ĉi-foje la kombinitaj operacoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, organizitaj de la Komendantaro de Orienta Operacotereno, ĉirkaŭ la insulo, ja estas rezoluta puno al la defiaj agoj de William Lai.

Tajvano estas kerno el la kernaj interesoj de Ĉinio. Ĉinio deziras pacon, disvolvon, interŝanĝon kaj kunlaboron, kaj tio estas ja komuna elkora voĉo de la dubordaj samlandanoj. Kiu ajn ne subtaksu la firmajn decidon, volon kaj kapablon de la dubordaj samlandanoj, defendi la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree