Xi prezidas simpozion alvokante koncentri fortojn sur reformon por ĉina modernigo
Ĝoja Publikigita: 2024-05-23 21:09:38

La 23an de majo la ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke estas necese ĉiuflanke profundigi reformon kaj koncentri fortojn sur antaŭenigon de ĉina modernigo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn prezidante simpozion en Jinan, la provinco Shandong, en kiu partoprenis reprezentantoj el rondoj komerca kaj akademia.

Naŭ reprezentantoj faris parolojn en la simpozio. Ili metis opiniojn kaj sugestojn pri kiel ĉiuflanke profundigi reformon, kiel disvolvi riskan kapitalan investon, kiel altigi tradiciajn industriojn, plibonigi korporacian administradon de privataj entreprenoj, kaj kiel optimumigi komercan medion por fremdaj entreprenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree