Xi sendis gratulan leteron al Forumo de Ĉinio kaj Landoj de GKK pri Industria kaj Investa Kunlaboro
Ĝoja Publikigita: 2024-05-23 16:09:11

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan leteron al Forumo de Ĉinio kaj Landoj de Golfa Kunlabora Konsilio (GKK) pri Industria kaj Investa Kunlaboro.

Xi montris, ke bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj landoj de GKK trapasis milojn da jaroj kaj havas longan historion. Sukcesis la unua forumo en 2022, kio komencis novan situacion de profundigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj la landoj. Kaj profundigo de industria kaj investa kunlaboro inter Ĉinio kaj la landoj utilas al fortigo de ligo de kunkonstruado de la iniciato Zono kaj Vojo kun disvolvaj strategioj kaj planoj de la landoj, utilas al disvolvado de avantaĝo de kompletigo kaj komuna kultivo de novaj motivoj de disvolvo kaj utilas al prospero kaj disvolvo ambaŭa. Ĉinio volas kun la landoj de GKK komune akceli unuiĝon, plani kunlaboron kaj skribi novan ĉapitron de la rilatoj inter Ĉinio kaj landoj de GKK.

Inaŭguriĝis la forumo tiutage en urbo Xiamen de provinco Fujian.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree