“Falsa demokratio, vera tajvana sendependeco” ne povas trompi la internacian komunumon
CMG Publikigita: 2024-05-24 22:11:23

En Ĉinio estas proverbo: "pendigi ŝafkapon kiel ŝildon, sed vendi nur hundviandon". Estas tre konvene por priskribi la paroladon de William Lai en la 20a de majo. Tiu gvidanto de la tajvana regiono fanfaronis pri tiel nomata "demokratio", "monda demokratia ĉeno", kaj "ĉefaĵo de tutmonda demokratia provizoĉeno" kaj tiel plu, provante vesti "tajvanan sendependecon" per trompa mantelo, kaj per tio flati tiujn usonajn kaj okcidentajn politikistojn, kiuj agas kontraŭ Ĉinio. Kiel ajn li faris ornamadon, tamen li ne povas kaŝi la esencon de "falsa demokratio, vera tajvana sendependeco", nek ŝanĝi la fakton, ke Tajvano estas de Ĉinio.

En la situacio de malfaciloj internaj kaj eksteraj la tajvana Demokratia Progresa Partio pene propagandas, ke "la mondo vidu Tajvanon", kaj provas "internaciigi la tajvanan demandon". Ili havas du celojn: bruegi pri la graveco de tajvana pozicio en la tutmondaj produktĉeno kaj liverĉeno, kaj mistordi la historion de Tajvano kaj ĝian juran pozicion. Kaj per tiuj ili volas misgvidas la internacian komunumon.

La Demokratia Progresa Partio de Tajvano "flaris" bonŝancon kaj klopodis por meti sin en "tendaron de demokratio", kaj per tio Tajvano povos ŝanĝiĝi "Tajvano de la mondo" kaj povos esti subtenata de eksteraj fortoj. Tio pure estas fantazio.

Fakte, Usono kaj okcidentaj landoj entute ne povas reprezenti la internacian komunumon, nek ŝanĝi internacian ordon kaj internacian regularon. Ili instigas la tajvanajn aŭtoritatojn, sed ili ne skuos la internacian ordon depost la dua mondmilito.

En la parolado de la 20a de majo William Lai publike deklamis, ke la du bordoj de la Tajvana Markolo "ne apartenas unu al la alia", kaj parolis pri "duŝtata teorio", kaj tiuj rimarkoj estas forte refutitaj de fakuloj kaj doktuloj ĉefteraj kaj tajvanaj. La du bordoj de la Tajvana Markolo same apartenas al Ĉinio. Tio estas klara.

Tajvano estas de Ĉinio, ĝi ne estas "Tajvano de la mondo". "Tajvana sendependeco" estas morta vojo. Tiuj, kiuj provas frakcii la landon kaj vendi naciajn interesojn, certe venos al malbona fino. Ilia ludo de "falsa demokratio, vera tajvana sendependeco" ne povas trompi la internacian komunumon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree