Ĉina ĉefministro Li Qiang postulas pene garantii someran grenan rikolton kaj akceli novigan disvolvon de agrikulturo.
Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en esplora vojaĝo al centra ĉina provinco Henan merkrede kaj ĵaŭde.
En sia inspekto al altnorma kampo en la urbo Xinxiang, Li postulas plifortigi traregionan mekanizan rikoltadon, preventi kaj regi katastrofojn kaj prepari someran semadon.