Xi Jinping: Plue profundigi reformon kaj komponi ĉapitron de ĉina modernigo en Shandong
CMG Publikigita: 2024-05-24 20:19:11

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, lastatempe faris esploradon en la provinco Shandong. Tie Xi emfazis, ke Shandong devas sin orienti pli bone kaj preni sur sin pezan ŝarĝon en la ĝenerala situacio de tutlanda disvolvado, efektivigi novevoluigan ideon komplete, precize kaj ĉiuflanke, plue profundigi reformon, daŭre antaŭiri en servado kaj novevoluiga situacio, en la intensigo de ekonomia kaj socia disvolvado, kaj en la ekologia protektado kaj altkvalita disvolvado en la baseno de la Flava Rivero, rapidigi la konstruadon de prova regiono verda kaj malaltkarbona, krei novan altaĵon de malfermo al la ekstero, pene komponi ĉapitron de ĉina modernigo en Shandong.

De la 22a ĝis la 24a de majo Xi, akompanate de Lin Wu, sekretario de provinca komitato de KPĈ, kaj Zhou Naixiang, provinca estro, faris esploradon en Rizhao, Jinan kaj aliaj lokoj.

Antaŭtagmeze de la 24a de majo, aŭskultinte laboran raporton de la provinca komitato de KPĈ kaj de la provinca registaro, Xi donis jeson al la atingoj akiritaj de Shandong en diversaj laboroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree