Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon al Luis Abinader gratulante lin pro lia refoja elektiĝo kiel prezidento de Dominika Respubliko.
Xi montris, ke la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Dominika Respubliko tenas pozitivan disvolvan tendencon. Li aldonis, ke politika interkonfido estis kontinue profundigata, pragmata kunlaboro gajnis fruktajn rezultojn kaj la du flankoj konservas proksiman kontaktadon en internaciaj kaj regionaj aferoj.