Registaroj kaj gvidantoj de multaj landoj reasertis rigoran observon de principo de unu Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2024-05-25 16:19:56

Registaroj kaj gvidantoj de multaj landoj en sinsekvaj tagoj anoncis, ke ili rigore observas la principon de unu Ĉinio, staras por ke Tajvano estu nedisigebla parto de Ĉinio, oponas kontraŭ separatismo de "tajvana sendependeco" en iu ajn maniero kaj interveno de eksteraj fortoj en ĉinajn internajn aferojn.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, demandite reasertis la rusan starpunkton pri la tajvana demando. Ŝi diris, ke "la rusa flanko reasertas rigore observas la principon de unu Ĉinio, agnoskas, ke Tajvano estas nedisigebla parto de Ĉina Popola Respubliko, oponas kontraŭ 'tajvana sendependeco' en iu ajn maniero kaj firme subtenas ĉinajn rimedojn por protekti ŝtatan suverencon kaj teritorian integrecon kaj realigi landan unuiĝon."

Eritrea ministro pri eksterlandaj aferoj Osman Saleh diris, ke Eritreo firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj staras por ke Tajvano estas nedisigebla parto de Ĉinio.

Prezidanto de Nacia Asembleo de Bocvano Phandu Skelemani reasertis, ke en la mondo troviĝas ununura Ĉinio kaj Tajvano estas la nedisigebla parto de la ĉina teritorio, la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la unika legitima registaro. Destine fiaskos iu ajn forto subtenanta "tajvanan sendependecon". Kaj la registaro de Bocvano ĉiam firme plenumas la principon de unu Ĉinio kaj subtenas la ĉinan aferon de unuigo.

La Ruanda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ruando firme subtenas la principon de unu Ĉinio. La ruanda Financa Ministerio diris, ke Ruando ne subtenas "tajvanan sendependecon". La principo de unu Ĉinio estas komune akceptita principo de internacia komunumo, ankaŭ ĉiama starpunkto de Ruando kaj aliaj multaj landoj.

Lastatempe Venezuelo publikigis registaran komunikaĵon, en kiu ĝi reasertas firman subtenadon al la principo de Ĉinio, agnoskas, ke la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion kaj Tajvano la nedisigebla parto de la ĉina teritorio.

Nikaragva registaro lastatempe publikigis registaran komunikaĵon reasertante subtenon al la principo de unu Ĉinio. La nikaragva flanko firme oponas kontraŭ separatismaj agaĉoj de "tajvana sendependeco" en iu ajn maniero, firme oponas kontraŭ interveno de eksteraj aferoj, laŭdas kaj subtenas ĉiujn klopodojn de la ĉina registaro por protekti stabilecon de la Tajvana Markolo kaj mondan pacon.

Bounthong Chitmany, laosa vicprezidanto kaj aliaj gvidantoj de Laoso reaertis, ke la laosa flanko klare scias leĝon kaj historion de la tajvana demando, kiel antaŭe firme plenumas la principon de unu Ĉinio, firme subtenas ĉinan grandan unuigan aferon, firme subtenas Ĉinion protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn rajtojn kaj firme oponas kontraŭ interveno de iu ajn ekstera forto en ĉinajn internajn aferojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree