Okazis rondtabla kunveno de ĵurnalistoj de Ĉinio kaj Centr-Orient-Eŭropaj Landoj (COEL) vendrede en urbo Ningbo de provinco Zhejiang, Ĉinio. Pli ol 40 raportistoj el Ĉinio kaj 14 landoj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj faris interŝanĝojn kaj diskutojn pri la temo "profundigi kunlaboron inter amaskomunikiloj kaj komune ĝui disvolvajn oportunojn".