Ĉina ĉefministro Li Qiang forlasis Pekinon matene de la 26-a de majo kaj flugis al Korea Respubliko por ĉeesti la 9-an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio, kaj Korea Respubliko. Ŝtata konsilisto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio Wu Zhenglong kaj aliaj akompanantoj forveturis de Pekino en la sama aviadilo.
Tagmeze de la 26-a laŭ la loka tempo, Li Qiang atingis Seongnam-Flughavenon de Seulo. Altrangaj registaraj oficistoj de Korea Respubliko kaj Xing Haiming, ĉina ambasadoro en Korea Respubliko bonvenigis la grupon en la flughaveno.