Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj prezidis 18-an Kunveno de Naciaj Kunordigantoj de Kunlaboro inter Ĉinio kaj COEL
Ĝoja Publikigita: 2024-05-26 16:05:59

Deng Li, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de sekretariejo de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Orient-Eŭropaj Landoj (COEL), vendrede en urbo Ningbo prezidis la 18-an Kunvenon de Naciaj Kunordigantoj de Kunlaboro inter Ĉinio kaj COEL, kaj al la kunveno ĉeestis kunordigantoj aŭ reprezentantoj de COEL.

Deng diris, ke frontante al komplikaj kaj ŝanĝemaj situacioj internaciaj kaj regionaj, laŭ la ĉefa linio de efektivigo de rezultoj atingitaj en pintkunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj COEL diversaj flankoj akcelis praktikajn kunlaborojn sur diversaj kampoj gajni abundajn fruktojn, montrante tenacecon kaj internan movforton de la kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj centr-eŭropaj kaj orientaŭropaj kaj pluapaŝe solidigante kunlaboran situacion ampleksan, plurtavolan kaj vastkampan.

Diverslandaj reprezentantoj alte taksis pozitivan rolon luditan de Ĉinio kaj landoj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj por antaŭenigi duflankajn rilatojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree