La ĉina delegacio al la 77a Monda Asembleo pri Sano (MAS), kiu estas planita pri malfermo lunde en Ĝenevo, promesis profundigi kunlaboron kun la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj aliaj nacioj por ludi aktivan rolon en la solvado de demandoj pri tutmonda prisana regado kaj kunlaboro.
MAS estas la ĉefa decidfara organo de MOS kaj konsistas el 194 membroŝtatoj. Ĉiujare, ĝenerale en majo, delegitoj de ĉiuj membroŝtatoj kunvenas por interkonsenti pri la prioritatoj kaj politikoj de la organizo. La temo de ĉi-jara MAS estas: Ĉio por Sano, Sano por Ĉiuj.
En gazetara konferenco sabate, Cao Xuetao, vicdirektoro de la Ĉina Nacia Komisiono pri Sano, kiu gvidos la delegacion al MAS, emfazis la iniciateman rolon de Ĉinio en internaciaj organizoj pri sano kaj regiona kunlaboro, dividante valorajn spertojn kun la tutmonda komunumo.
"Ĉinio sin dediĉas al plifortigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro en la prisana sektoro kun MOS kaj diversaj landoj, senĉese antaŭenigante la konstruadon de tutmonda sankomunumo por ĉiuj," li diris.