La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon lunde por konsiliĝi pri politikoj kaj rimedoj celantaj akceli la plivigliĝon de la centra regiono de Ĉinio en la nova epoko, kaj provaj kondiĉoj koncernaj al respondecigo pri malsukceso en malhelpo aŭ kvietigo de financaj riskoj.
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.