Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al prezidento de Papu-Nov-Gvineo, Bob Dadae, pro la grava terlavango en la lando.
Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis konsternita informiĝinte pri la terlavango en Papu-Nov-Gvineo, kiu kaŭzis gravan perdon de vivoj.
Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran simpation al iliaj familioj kaj al la vunditoj.