La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo lunde anoncis, ke tajkonaŭtoj de Shenzhou-18, kiuj nuntempe estas en la kosmostacio de Ĉinio, faros siajn eksterveturilajn agadojn en la venontaj kelkaj tagoj.
Laŭ la agenejo, tajkonaŭtoj de Shenzhou-18 komencis aron da spacsciencaj eksperimentoj, kaj finis la duan instaladon de la materiala malkaŝa eksperimentaparato ekster la kosmomodulo.
La agentejo diris, ke la tajkonaŭtoj de Shenzhou-18 estas en bona sanstato, kaj la kombinaĵo de kosmostacio glate funkcias, prezentante bonajn kondiĉojn por konduki eksterveturilajn agadojn.