Proparolanto de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj komentas pri 77a MAS malakceptanta proponon pri Tajvano
Qiujieming Publikigita: 2024-05-28 16:59:10

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde faris rimarkojn, dirante, ke la 77a Monda Asembleo pri Sano (MAS) malakceptis la tiel nomatan proponon prezentitan de iuj landoj por “inviti Tajvanon partopreni en la MAS kiel observanto".

La proparolanto diris, ke la Ĝenerala Komitato kaj la Plena Sesio de la 77a MAS respektive decidis malakcepti la tiel nomatan proponon. Ĉi tio estis la oka sinsekva jaro, ke la MAS malakceptis la tiel nomatan proponon pri Tajvano. La pozicio de Ĉinio pri demandoj koncernaj al Tajvano en MAS estas vaste komprenata kaj subtenata de la internacia komunumo. Pli ol 100 landoj evidente esprimis subtenon al la pozicio de Ĉinio per leteroj al la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj aliaj rimedoj. Ĉi tio plene pruvas, ke la principo de unu Ĉinio estas la tendenco de tutmondaj opinioj kaj ne devas esti defiita.

La proparolanto diris, ke kompare kun la politika manipulado de iuj landoj, kiu instigas Tajvanon partopreni en la MAS, la taŭga aranĝo kaj konkretaj agoj de la centra registaro montras realan signifon kaj sincerecon por la vivteno kaj bonfarto de samlandanoj en Tajvano.

“Denove ni volas klarigi tion al la aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresema Partio: la konstanta sindevontigo de la internacia komunumo al la principo de unu Ĉinio estas neŝancelebla kaj la tendenco, ke Ĉinio estos reunuigita, ne estas renversebla. ‘tajvana sendependeco’ kontraŭas la interesojn de niaj samlandanoj en Tajvano, kaj ĉiu provo serĉi 'tajvanan sendependecon' fidante je eksteraj fortoj estas vana,” diris la proparolanto.

“Ni urĝas iujn landojn ĉesi distordi kaj defii la Rezolucion 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉesi fuŝi kaj kavigi la principon de unu Ĉinio, ĉesi politikigi prisanajn demandojn kaj ĉesi enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio per ekspluatado de la tajvana demando. Reteni Ĉinion per Tajvano finiĝos nur per malsukceso,” diris la proparolanto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree