Ĉina ĉefministro gratulas novan kroatan ĉefministron
Qiujieming Publikigita: 2024-05-28 14:48:11

Ĉina ĉefministro Li Qiang sendis mesaĝon al Andrej Plenkovic la 24an de majo, esprimante gratulon al li pro la reelektiĝo kiel kroata ĉefministro.

Li diris en la mesaĝo, ke la ampleksa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Kroatio havas pli kaj pli riĉan signifon, kaj la pragmata kunlaboro inter la du landoj kun simbolo de la ponto Peljesac estis fruktodona. Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolvado de la ĉina-kroataj rilatoj kaj volas dividi kun Kroatio la novajn oportunojn alportitajn de la ĉina modernigo.

Li diris, ke li esperas, ke ambaŭ flankoj kunlaboros por plifirmigi tradician amikecon kaj politikan reciprokan konfidon, plifortigi vastan konsiliĝon kaj komunan kontribuon, antaŭenigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree