La 26-an de majo laŭ la loka tempo, prezidanto de Eŭropa Konsilio Charles Michel interparolis kun vizitanta palestina ĉefministro kaj eksterlandafera ministro Mohammed Mustafa. Michel emfazis, ke ĉiu klopodo devas esti farita por tuj ĉesigi la batalon, liberigi ĉiujn ostaĝojn senkondiĉe, kaj permesi al la humanitara helpo senbare atingi ĉiujn homojn. Michel atentigis, ke EU estas engaĝita al la "duŝtata solvo" kaj atentigis, ke tio estas la sola agebla maniero por strebi al paco en la regiono.