Akceliĝas kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio
Yu Publikigita: 2024-05-28 20:19:03

Antaŭ 25 jaroj, en 1999, la gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazigis matenmanĝan kunvenon dum la Pintkunveno de la Asocio de  Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (la Pintkunveno 10+3), komencante la procezon de kunlaboro inter la tri landoj. La celo tiutempe estis gvidi la planadon de triflanka kunlaboro kaj kune trakti la azian financan krizon. Dum la pasintaj 25 jaroj, la triflanka kunlaboro progresis malgraŭ defioj, ludante gravan rolon por akceli regionan kaj tutmondan ekonomian kreskon kaj gvidi regionan integriĝon.

Lunde, la 27an de majo, en Seulo, Sud-Koreio, okazis la 9a Triflanka Pintkunveno inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. La tri flankoj publikigis komunan deklaron kaj unuanime konsentis kune labori por efektivigi la Perspektivon por la Venonta Jardeko de Kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio adoptitan en la antaŭa pintkunveno, antaŭenigante la instituciigon de la triflanka kunlaboro kaj kune konservante pacon, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon de la mondo.

Analizantoj atentigas, ke kontraŭ la fono de ŝanĝema internacia situacio kaj malforta tutmonda ekonomia renormaliĝo, la kunveno de gvidantoj de la tri landoj reflektas grandan gravecon donitan de la tri flankoj al kunlaboro, kaj ankaŭ la racian revenon de politikoj de Japanio kaj Sud-Koreio pri Ĉinio kaj la revarmiĝon de la politika atmosfero inter la tri landoj. La ekstera mondo ĝenerale opinias, ke la rezultoj de la kunveno signifas rekomencon de la triflanka kunlaboro.

Ĉina ĉefministro Li Qiang faris kvin-punktan proponon en la kunveno, alvokante progresigi ampleksan rekomencon de kunlaboro, profundigi ekonomian kaj komercan konekteblecon, gvidi kunlaboron de teknologia novigado, intensigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi daŭripovan disvolviĝon. Ĉi tio ricevis pozitivajn respondojn de la gvidantoj de Sud-Koreio kaj Japanio. Ili esprimis la esperon, ke la kunveno servos kiel nova elirpunkto por la stabileco kaj kontinueco de kunlaboro inter la tri landoj. Tio plene pruvas, ke ekzistas multaj komunaj interesoj kaj kunlabora spaco inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj disvolviĝo povas esti atingita per unuiĝo kaj kunlaboro.

La komuna deklaro de la tri flankoj proponas antaŭenigi kunlaboron en ses ĉefaj kampoj, inkluzive de profundigo de kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj, daŭripova evoluado, ekonomio kaj komerco, publika sano kaj batalo kontraŭ katastrofoj. La japana novaĵ-agentejo Kyodo analizis, ke tio reflektas la decidon de la tri landoj pri antaŭenigo de kunlaboro en multaj kampoj kaj ankaŭ iliajn gravajn respondecojn pri paco kaj prospero en la regiono.

Fronte al la estonteco, la tri flankoj devas fari pli da klopodoj por forigi eksteran malhelpon, respekti unu alian pri ĉefaj interesoj kaj gravaj zorgoj, antaŭeniri en sama direkto, efektivigi la rezultojn de la kunveno kaj antaŭenigi rekomencon de kunlaboro inter la tri landoj, ĉar tio ne nur pli bone profitigos popolojn en la tri landoj, sed ankaŭ estos bonvenigata kaj bezonata de la regiono kaj eĉ la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree