Xi emfazas akceli altkvalitan kaj sufiĉan dungadon
Yu Publikigita: 2024-05-28 20:14:38

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), urĝis klopodojn por akcelado de altkvalita kaj sufiĉa dungado kaj senĉesa plifortigo de la sento de plenumo, feliĉo kaj sekureco inter laboristoj.

Xi faris la rimarkojn lunde dum prezidado de grupa studsesio de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke Ĉinio devas apliki disvolvan filozofion kun la popolo kiel la centro, kaj plibonigi ambaŭ la kvaliton kaj kvanton de laborpostenoj per specifaj politikoj subtenantaj la dungadon.

Mo Rong, estro de la Ĉina Akademio de Laboro kaj Socia Sekureco, prelegis pri altkvalita kaj sufiĉa dungado en la studsesio kaj proponis koncernajn sugestojn.

La ĉeestantoj atenteme aŭskultis la prelegon kaj poste faris diskutojn.

Depost kiam la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ okazis en 2012, dungado estis prioritato por la partia gvidantaro en la regado de la lando, kun 13 milionoj da urbaj laborpostenoj kreitaj ĉiujare averaĝe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree