Kontinua fiasko de farso ĉe MAS pruvas sakstraton de klopodoj por “tajvana sendependeco”
Yu Publikigita: 2024-05-29 20:09:47

Lunde en Ĝenevo, la 77a Monda Asembleo pri Sano (MAS) refoje malakceptis la inkluzivon en la tagordon de la peto de kelkaj landoj pri la tiel nomata "invito de Tajvano kiel observantoj al partopreno en ĝi". Dum ok sinsekvaj jaroj la tajvanaj aŭtoritatoj estis malakceptitaj de la Monda Asembleo pri Sano tiurilate. Tio sufiĉe montras, ke la principo de unu Ĉinio estas ĝenerala konsento de la internacia komunumo. La politika manipulado de la tajvanaj aŭtoritatoj kun alilandaj fortoj endanĝerigas la tutmondajn komunajn interesojn.

La peto prezentita de kelkaj landoj estas nur forĵetinda papero, ĉar ĝi malobservas la principon de unu Ĉinio. Ĉi tiu principo estas la baza normo de la Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj la Rezolucio 25,1 de la Monda Asembleo pri Sano, kaj ankaŭ la antaŭkondiĉo por la partopreno de la tajvana regiono en la agadoj de internaciaj organizoj, inkluzive de la Monda Asembleo pri Sano. La asembleo malakceptis jaron post jaro la tajvanan peton, kio enkorpigas la vastan konsenton de la internacia komunumo defendi la Ĉarton de la UN kaj bazajn normojn de internaciaj rilatoj.

Usono ĉiam rigardas la tajvanan regionon kiel peonon por reteni la disvolviĝon de Ĉinio. La prezidenta elekto okazos en Usono ĉi-jare. Estas facile imagi, ke iuj politikistoj uzas la tajvanan ludkarton por montri "necedeman sintenon kontraŭ Ĉinio" kaj tiel akiri balotajn voĉojn.

La internacia komunumo firme oponas la politikan manipuladon de Usono kaj la tajvana regiono al la Monda Asembleo pri Sano. De kelke da tempo, la plej multaj landoj de la mondo reasertis sian persiston pri la Rezolucio 2758 kaj la principo de unu Ĉinio kaj oponas la partoprenon de Tajvano en la Monda Asembleo pri Sano. Pli ol 100 landoj subtenis la pozicion de Ĉinio per specialaj leteroj al la ĝenerala direktoro de MOS.

La mondo nun estas en kriza momento por plifortigo de kunlaboro pri sano. Ĉi-jare en la Monda Asembleo pri Sano, pluraj gravaj temoj kiel revizio de la Internaciaj Reguloj pri Sano kaj konkludo de la Pandemia Interkonsento estos diskutitaj. Tamen, la tajvanaj aŭtoritatoj kaj kelkaj landoj persiste okupiĝas pri politika manipulado kaj metas siajn proprajn politikajn interesojn super internacian komunan sansekurecon. Tiaj ĝenantoj certe estos abomene forĵetitaj de la internacia komunumo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree