Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis la polican forton antaŭenigi modernigon de la laboro pri publika sekureco de la lando.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn marde dum renkontiĝo kun policanoj ĉeestantaj al nacia konferenco pri publiksekureca laboro en Pekino.