"Muro de opozicio" de Usono renkontas eŭropan oponon
Qiujieming Publikigita: 2024-05-29 17:55:01

Sub la gvidado de Usono, la ĵus finita kunveno de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la landoj de Grupo 7 (G7) refoje sensanciigis la tiel nomatan "troa produktokapablo" de la ĉina novenergia industrio. Usona financa ministro Janet L. Yellen diris antaŭ la kunveno, ke ŝi esperas, ke Usono kaj Eŭropo starigos "muron de opozicio" kontraŭ la tiel nomata "nemerkatekonomiaj agoj" de Ĉinio. Tamen, la financaj ministroj de Germanio, Francio kaj Italio ĉiuj deklaris, ke ili kontraŭas komercajn disputojn kun Ĉinio.

Germana financa ministro Christian Lindner opiniis, ke estas neniu gajninto en komercaj disputoj. Franca ministro pri ekonomio, financo, industrio kaj cifereca suvereneco Bruno Le Maire emfazis, ke Ĉinio estas “ekonomia partnero de Francio”, dirante, “ni devas absolute eviti ajnan formon de komerca milito, ĉar komerca milito ne komformas al la interesoj de Usono, Ĉinio, Eŭropo kaj iu ajn alia lando en la mondo.” Itala ministro pri ekonomio kaj financo Giancarlo Giorgetti diris, ke tutmonda komerco alfrontas la riskon de “fragmentiĝo”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree