La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio merkrede publikigis la Raporton pri Malobservado de Homaj Rajtoj en Usono en 2023, malkaŝante per faktoj kaj ciferoj la malboniĝantan situacion de la homaj rajtoj de la lando.
La raporto alvokas la usonan registaron preni konkretajn rimedojn por trakti siajn problemojn pri homaj rajtoj, kaj respondi al la atendoj de la usona popolo kaj internaciaj zorgoj.