Interparolis ĉina kaj egipta ŝtatestroj en Pekino
Yu Publikigita: 2024-05-29 20:59:54

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun egipta prezidento Abdel Fattah El-Sisi, kiu estas en Ĉinio por ĉeesto al la malferma ceremonio de la 10a Ministra Konferenco de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj kaj ŝtata vizito.

Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiuflanke antaŭenigas la konstruadon de potenca lando kaj la grandan aferon de nacia rejunigo, kaj ke interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Egiptio en diversaj kampoj alfrontas historiajn ŝancojn. Ambaŭ flankoj devas daŭre firme subteni unu la alian kaj kune labori por antaŭenigi komunan disvolviĝon. Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Egiptio en tradiciaj kampoj kiel infrastruktura konstruo, industrio, elektroo kaj agrikulturo, malfermi kunlaboron en emerĝantaj kampoj kiel sanservo, informadiko kaj komunikado, kaj renovigebla energio, profundigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaboron kaj instigi pli da ĉinaj entreprenoj investi kaj disvolviĝi en Egiptio.

Xi akcentis, ke Ĉinio subtenas Egiption ludi pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj volas plistriktigi kunordigon kaj kunlaboron kun Egiptio sur multflankaj platformoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la kunlabora mekanismo BRICS, rekomendi egalan kaj ordan multpolusecon de la mondo kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon, kaj kune protekti internaciajn egalecon kaj justecon kaj la komunajn interesojn de evoluantaj landoj. Xi aldionis, ke Ĉinio volas strikte komuniki kaj kunlabori kun Egiptio kaj aliaj partioj, bone ludigi la rolon de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj, senĉese injekti novan impulson en la disvolviĝon de ĉina-arabaj rilatoj kaj antaŭenigi konstruadon de ĉina-araba komunumo kun komuna estonteco. Ĉinio volas ankaŭ labori kun nemembroj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiel Egiptio, por disvolvi la spiriton de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, kaj kune labori por konstrui altnivelan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco.

El-Sisi esprimis sian plezuron fari ŝtatan viziton al Ĉinio kaj ĉeesti la malferman ceremonio de la 10a Ministra Konferenco de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj, dirante, ke la mondo nun vidas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn, kaj Mez-Oriento profunde troviĝas en krizo. Li diris, ke Egiptio atendas profundigi sian ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj klopodi por antaŭenigi regionajn pacon kaj stabilecon. Li esprimis sian esperon preni 2024, la Jaron de Egipta-Ĉina Partnereco kiel okazon por plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj intensigi kunlaboron inter la du landoj en kampoj kiel informadiko kaj komunikado, artefarita intelekto, nova energio, nutraĵa sekureco kaj financo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree