"Usonaj homrajtoj" estas nenio alia ol privilegio kaj hegemonio
Yu Publikigita: 2024-05-30 21:08:28

Ĉinio merkrede publikigis la Raporton pri Atencoj al Homaj Rajtoj en Usono en 2023, per granda kvanto da donitaĵoj kaj vivecaj ekzemploj malkaŝante al la mondo la veron pri atencoj de Usono al homaj rajtoj.

Unu el la ekzemploj estas pafila perforto. Laŭ statistiko de la retejo Arkivo de Pafila Perforto, okazis almenaŭ 654 amaspafadoj en Usono en 2023. Pafila perforto mortigis proksimume 43 000 homojn en Usono en 2023, average 117 homojn en ĉiu tago.

La plimulto de la usona loĝantaro estas ĉiam pli kaj pli marĝenigita kompare kun la politike, ekonomie kaj socie reganta malplimulto. Iliaj bazaj rajtoj kaj libereco estas ignorataj. Homaj rajtoj en Usono fariĝis speco de privilegio kaj la plej okulfrapa ekzemplo de tio estas rasa diskriminacio. Krome, Usono spertas grandan dividiĝon en la socio. La interspaco inter riĉuloj kaj malriĉuloj atingis sian plej malbonan nivelon de post la granda ekonomia krizo en 1929. Laŭ statistiko de la tria trimestro de 2023, la 10% de homoj kun plej alta enspezo posedis 66,6% de la totalaj riĉaĵoj en Usono. Kontraste, nur 2,6% de la totalaj riĉaĵoj estis posedataj de la 50% kun plej malalta enspezulo.

Krome, pli kaj pli severa politika polusiĝo intensigis la socian dividiĝon en Usono, plue skuante la konfidon de la usona popolo. La retejo de la brita semajna revuo Economist komentis, ke la usona Kongreso adoptis nur malmultajn leĝprojektojn en 2023, ĉar la politikaj partioj okupiĝis pri internaj disputoj, kio igis la Kongreson plej malefika depost la usona Civila Milito.

Usono daŭre transportis al Ukrainio armilojn, kaj liveris al Israelo grandan kvanton da milita helpo, tamen ĝi delonge efektivigis unuflankajn sankciojn kontraŭ Kubo, Irano kaj Sirio. La usona registaro turnis homajn rajtojn en pretekston por enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj en armilojn por konservi sian hegemonion, kaŭzante seriozan humanitaran krizon kaj subfosante la mondan aferon de homaj rajtoj. La proparolanto de la 78a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 1an de novembro 2023, ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al Kubo malobservas la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas detruan influon sur la kuban popolon.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree