Forumo pri Disvolviĝo de Homaj Rajtoj en Ĉinio kaj Centra Azio 2024 okazis en Astano
Qiujieming Publikigita: 2024-05-30 20:49:18

La Forumo pri Disvolviĝo de Homaj Rajtoj en Ĉinio kaj Centra Azio 2024 okazis en Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio, de la 28a ĝis la 29a de majo. La forumo estas gastigita de la Ĉina Fondaĵo pri Disvolviĝo de Homaj Rajtoj, kun la temo de “Konstruado de ĉina-centrazia komunumo kun komuna estonteco: nova vizio de homrajta disvolviĝo". Centoj da oficialuloj, estroj de esplorinstitucioj kaj fakuloj kaj akademiuloj de la kampoj de homaj rajtoj el Ĉinio kaj Centra Azio ĉeestis la forumon.

Zuo Feng, vicdirektoro kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Fondaĵo pri Disvolviĝo de Homaj Rajtoj, prezidis la forumon kaj faris paroladon, dirante, ke Ĉinio kaj centr-aziaj landoj estas membroj de evoluantaj landoj kaj “Tutmonda Sudo”, kaj ili alfrontas la komunajn taskojn de disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de vivnivelo de homoj. Nuntempe, Ĉinio kaj centr-aziaj landoj sekvas la koncepton de starigo de komunumo  kun komuna estonteco en la disvolviĝo de homaj rajtoj kaj klopodas plibonigi la reprezentivecon kaj parolrajtonb de evoluantaj landoj en la internacia sistemo de homaj rajtoj kaj antaŭenigi la tutmondan regadon pri homaj rajtoj en pli justa kaj inkluziva direkto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree