Xi urĝas pluan plibonigon de kamparaj vojoj
Qiujieming Publikigita: 2024-05-30 14:04:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis senĉesajn klopodojn por plibonigi kamparajn vojojn por faciligi kamparan disvolviĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn pri laboroj rilataj al kamparaj vojoj.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, la Ministerio pri Transporto kaj aliaj centraj kaj lokaj aŭtoritatoj faris rimarkindajn atingojn en plibonigo de kamparaj vojoj, plifortigante la senton de plenumo, feliĉo kaj sekureco de kamparaj loĝantoj.

Xi diris, ke pli bonaj kamparaj vojoj liveros solidan subtenon por alporto de komuna prospero al kamparaj loĝantoj, faciligo de kampara revigliĝo kaj akcelo de la modernigo de agrikulturo kaj kamparo de Ĉinio.

De 2014 ĝis 2023, entute 2,5 milionoj da kilometroj da kamparaj vojoj estis konstruitaj aŭ renovigitaj, kaj 70 600 vilaĝoj estis ligitaj per pavimitaj vojoj. Ĝis la fino de 2023, la totala longo de la kamparaj vojoj de Ĉinio atingis 4,6 milionojn da kilometroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree