Xi interparolis kun barejna reĝo
Yu Publikigita: 2024-05-31 20:20:44

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun la barejna reĝo Hamad bin Isa Al Khalifa vendrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke li bonvenigas la reĝan moŝton fari ŝtatan viziton al Ĉinio kaj ĉeesti la malferman ceremonion de la 10a Ministeria Konferenco de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kaj ke estas plezuro renkontiĝi kun la reĝa moŝto en Pekino, kaj li unue gratulas Barejnon pro la sukcesa gastigo de la 33a kunveno de la Konsilio de la Araba Ligo, kaj gratulas ankaŭ la reĝan moŝton pro la transpreno de la deĵoranta prezidanteco de la kunveno de la Konsilio de la Araba Ligo. Xi diris, ke li kredas, ke Barejno faros pli grandajn kontribuojn por plifortigi sendependecon, akceli unuiĝon kaj kunlaboron, kaj antaŭenigi disvolviĝon kaj revigligon de arabaj landoj. Xi aldonis, ke la reĝa moŝto estas malnova amiko de la ĉina popolo kaj ĉiam donis grandan gravecon al disvolviĝo de rilatoj kun Ĉinio, kaj li ege aprezas ĉi tion. Ĉi tio estas la refoja vizito de la reĝo al Ĉinio post 11 jaroj, kio tre gravas por antaŭenigi la disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.

La ĉina prezidanto diris, ke Barejno estas bona amiko kaj partnero de Ĉinio en la golfa regiono, kaj ke en la lastaj jaroj, sub la komuna gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-barejnaj rilatoj konservis stabilan kaj sanan disvolviĝon, alportante efektivajn avantaĝojn al la popoloj de la du landoj. Li atentigis, ke ĉi tiu jaro markas la 35an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Barejno, kaj ambaŭ flankoj konsentis uzi tion kiel ŝancon por altigi la duflankajn rilatojn al ampleksa strategia partnereco, kio estas nova mejloŝtono en la historio de la ĉina-barejnaj rilatoj. Ĉinio volas labori man-enmane kun Barejno por konstrui ĉina-barejnan ampleksan strategian partnerecon kaj pli bone profitigi la popolojn de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree